Lfl VERDA
LUPEO
m\m
N-ro 36
1977/1 Januaro
Oka jaro
Informilo de la unuiĝintaj ELF - AREK - Kluboj
Esperanto Ligo Filatelista
Amika Rondo de Esperantaj - Kolektantoj
ELF:
AREK:
Karaj geamikoj,
mi transprenis la redaktadon de nia informilo, ĉar sinjoro ivar
Paulsson min petis pro tio. El materialo, kiun mi trovis sub miaj
manoj, mi preparis la nunan numeron, kaj mi esperas, ke la
enhavo kontentigos vin. La sekvontan numeron mi certe jam
povos kompili el viaj kontribuaĵoj, kiujn mi esperas ricevi de vi.
Ni kontinue daŭrigu la laboron de ELF kaj de AREK.
Okaze de la jarŝanĝo permesu min deziri al vi
ĉiuj sanon, feliĉon kaj sukceson en via kolek-
tado via nova redaktoro
,'\ Rudolf Burmeister
| DDR-90 Karl-Marx-Stadt
jj Wilhelm-Wolff-Str. 1
' p.k. 30-95-39
FAŬA
Nova adresam de niaj membroj
Per la sekvonta numero ni intencas eldoni al niaj membroj adresaron.
AnkaO ni informos, kion niaj membroj kolektas, se eblas, trovi tiajn
informojn en malnovaj adresaroj. Mi, via novbakita redaktoro, afable
petas vin, sendi tiajn informojn al mi, por ke mi povu iaŭeble post ĉiu
adreso indiki viajn specialajn kolektatajn objektojn.
LR
☆
Nia stampobanko plene funkcias!
Kiel konate, nia membro kaj vicprezidanto VVerner Heimlich, D-.'i04
Soltau, Frobelstr. 4 prizorgas nian stampobankon. Li havas en la banko
amason da poŝtaj E-stampoj, kiujn vi povas aĉeti. Sciigu al li vian
mankoliston. Post interkonsento vi ankaŭ povus vendi al la banko viajn
duoblaĵojn kaj novaĵojn.
LR
☆
Nia glumarka servo
Pri ĝi okupas nia membro Gaston Tremon en Francio. Sendu al li
informojn kaj specimenojn pri novaj glumarkoj. Li kompilas listojn pri
ili kiujn ni publikigos en nia informilo.
LR
☆
Novaj poŝtaj stampoj pri Esperanto
Por povi regule kaj fidinde informi pri ili estus necese, ke vi tuj informu
min pri novaperintaj stampoj. Kiel vi scias, mi ankaŭ prilaboras la
stampokatalogon, kaj tial viaj informoj estas ulilaj por ni ĉiuj.
LR
PRAGA78
En la jaro 1978 la ĉefurbo PRAHA
denove gastigos la TUTMONDAN
EKSPOZICION DE POŜTMARKOj.
Tiu ekspozicio ĉiujare okazas en alia
lando, sed ĝis nun nur la organizantoj
de tiu ekspo en PRAHA uzis Esperan-
ton. 1962: pm kun esperantlingva en-
skribo, kaj 1968: pm-folio kun enme-
za talono. Kaj ne nur sur pm ni ren-
kontis Esperanton en tiuj ekspozicioj:
ankaŭ en la ejoj ni vidis Esperanton en
varbaj sloganoj.
Krome trovis lokon plej altnivelaj filatelaj ekspozaĵoj pri Esperantoen la
knnkura vir n He la ekspn/ir ini k' li tiiij eksnnzajoi rakontis al centmiloi
de vizitantoj pri la internacia lingvo. Jen do la vera signifo de nia
kolektado: propagandi man nngvon KoiiKrete k kvaiite. En tirkesto) ka)
albumoj niaj kolektoj putras. Montru, kion vi havas! Sed kvalite, kiel
tion scipovas fari junaj belaj fraŭlinoj, kaj tiel vi akiras novajn amikojn
al nia movado. Vidu i.a. la senlacan, mallaŭtan kaj modelan laboron de
nia amiko Bartoŝik en PRAHA, mi pensas, ke la atingitaj filatelaj rezul-
toj por Esperanto en CSSR grandparte estas rezulto de lia modela
laboro.
Niaj amikoj en CSSR planas en la oficiala kadro de la PRAGA 78
internacian renkontiĝon de E-filatelistoj. Do, jam nun planu vian vizi-
ton, kion vi certe ne pentos!
LR
La bildo supre montras Esperant-tutajon el Hungario.
3
Pri ia "poŝtmarkoj” de FUJEIRA {kaj OMAR?)
Nia prezidanto sinjoro Paulsson, kiel komisiito por pm de UEA ricevis
"provpreson” kaj klarigan leteron de al mi ne konata persono. Prunte li
peris ambaŭ objektojn al mi. Tiel mi havas eblecon, pli detale vin
informi pri la tuto. Tamen la tuta afero restas (almenaŭ por mi) nebulo-
za kaj neklara. Eble vi trovas ion pli konkretan en la klarigo, kiun
originaltekste mi jen prezentas al vi:
"La faksimilo estis ja planita p.-marko eldonota en Fujeira. Lastmomen-
te, en 1974, ni dubis pri la sincereco de la firmao en Beirut, kaj mi
malakceptis. Sed unu provekzempleron mi ricevis. Tiu estas la "patri-
no" de la faksimilo. Mi presigis 2000 ekzemplerojn. Poste poŝtmarka
pograndisto interesiĝis, kaj li ricevis 100 000 ekzemplerojn por venda-
do al la mondo. ne al- esperantistoj do. De tiu dua eldono mi ricevis
3000 Mi kunsendas unu, kiu kostas 5 d.kr. La diferenco estas, kiel vi
vidas, la preso malsube {(). Laŭ filatela vidpunkto alia p.marko do. Mi
enmetas por prunto aŭ aĉeto ion tre interesan, nome provpreso de la
faksimilo. Mi estis tiom bonŝanca trovi ilin en la presejo. Kaj mi ricevis
ilin senpage. Ekzistas 80 tiaj, eĉ en kvar diversaj koloroj. Ili estas
nepageblaj. Mi klarigis en "Horizonto". Filatelistoj bone konas la valo-
ron. En la granda filatela ekspozicio Hafnia en Kopenhago en pastinta
monto mi vidis tiajn . . . Mi pagis konsiderindan monsumon porefekti-
vigi la eldonon de la p.-markoj . .
Kaj jen la priskribo de la "provpreso", kiun sinjoro Paulsson ricevis:
□ 00
□ 00
1: 15 Dh Portreto de
Dro L.L. Zamenhof
1859-1917
LA KREINTO DE ESPERANTO
1 : 35 Dh Portreto de
HFCTOR HODI FR
1887-1920
LA FONDINTO DE UEA
4
3. 50 Dh Portreto de PROF Dro IVO LAPENNA
LA PREZIDANTO DE UNIVERSALA ESPERANTO ASOCIO
4. 1 R1 Bildo de la ”LA SANKTA BIBLIO"
5. 2 R1 Bildode "LA NOBLA KORANO”
b. 3 R1 Bildode "REKTORIKO" (de Ivo Lapenna)
La provpresa ekzemplero estas nedentumita kaj negumita folieto. Sur
ĝia dorstlanko troviĝas fuŝitaj presprovoj kaj sur la dekstra kaj mal
dekstra marĝenoj la vortoj "ESPERANTO", supre estas presita "LA
INTERNACIA LINGVO", sube en la dekstra angulo "DUA ELDONO"
kaj: Mogens Larsen Bogtryk. Sub la markoj 4, 5 kaj 6 presita estas
"faksimilo".
☆
Laŭ mia opinio la tuta estas nepoŝta presaĵo. Min interesas via opinio.
Ĉu entute FIPCO permesas au rekonas la pm de FUJEIRA, OMAR,
UMM AL QUIWAIN ktp?
Ni klopodu, sobre rigardi la aperaĵon. Certe al esperantistoj oni sukce-
sos vendi, sed ĉu spertaj filatelistoj akiros ilin por siaj kolektoj. Se jes,
certe nur kiel kuriozaĵoj? La vorton havas vi . . .
Poŝtajn E-tutaĵojn eldonis:
Aŭstrio
79
Hungario
50
Brazilo
59
Liĥtenstejno
39
CSSR
15
Nederlando
168
Danzig
44
Pollando
3
Germanio
24
Sovetunio
161
(Laŭ statistiko pri poŝtaj dokumentoj en kaj pri Esperanto de V. Vana,
kiu enhavas ĉiujn variaĵojn de la materialo)
5
Poŝtaj Esperanto-Tutaĵoj
Pri ili skribis nia rnembro Vana en CSSR:
Tutaĵoj ĝenerale estas kovertoj au poŝtkartoj, sur kiuj troviĝas enpresita
poŝtmarko.
Esperanto-tutaĵoj estas tutaĵoj, rilatantaj al Esperanto ĉu tiel, ke la
enpresita poŝtmarko havas tekston en Esperanto au temas pri Esperanto,
ĉu tiel, ke la teksto sur koverto aŭ poŝtkarto estas presita en Esperanto
(ofte ankaŭ samtempe en unu aŭ pluraj naciaj lingvoj).
Simplaj kovertoj kaj kartoj kun E-tekstoj sen enpresita poŝtmarko ne
estas oficialaj poŝtaj dokumentoj kaj ne estas listigataj.
En la listo estas enkalkulitaj ĉiuj konataj variaĵoj. Ekzemple diversaj
lingvoj krom Esperanto, poŝtkartoj normalaj au dentitaj, ŝanĝita nomi-
nalo de la poŝtmarko kaj tiel plu.
El la tuta nombro de 642 pecoj estas:
599 poŝtkartoj kun neesperanta poŝtmarko
57 kovertoj kun neesperanta poŝtmarko
1 aerogramo kun E-poŝtmarko de Austrio
5 poŝtkartoj kun E-pm (HU, AU kaj PO)
&
Rimarko de la redaktoro:
Estas konate, ke kelkaj el maj membroj sukcese kolektas E-tutafojn. Nia
membro Vana en Plzen ec preparis Ponegan ekspozajon pri ili kaj jam
gajnis medalojn per ĝi en filatelaj ekspozicioj.
La sama ankau komencis, prepari novan katalogon de tutajoj. Niaj
Esperanto-filatelistoj jam delonge kaj sopirplene atendas ĝian aperon.
Ĉu Esperanto Sekcio ĉe komisiono de tema filatelio de Asocio de ĉeĥaj
filatelistoj eldonos ĝin? Se ne, tiam nia klubo certe trovus solvon.
☆
6
Novaj glumarkoj
Nia membro Radnai el Hungario sendis la jenajn novajn glumarkojn:
Montreal 1976 Plurlingva reklama glm-serio
Innsbruck 1976 Xll-a Vintraj Olimpaj Ludoj
Sojus-Apollo 1976 Astronaŭtoj ĉiam uzu lingvon Esperanto.
/ R
Frankotipo ' EVOLUON”
Nia mebro VVerner Simon en Usono per letero al la redaktoro skribas
i.a.:
Mi trovis afrankstampon, kiu eble surhavas esperantan tekston. Uzita ĝi
estas de Philips en Holando kaj montras en la reklamteksto la vorton
"EVOLUON". Eble ĝi estas esperanta vorto, mi ne povas imagi ion
alian.
Rimarko de la redaktoro:
Kiu povas klarigi la ateron kaj sendi fotokopion aŭ originalan pecon por
prezenti ĝin en nia informilo?
Frankotipoj estas plenvalora filatela materialo por niaj kolektoj, ĉar ili
prezentas samtempe stampon kaj poŝtmarkon. Mi trovis artikolon el la
plumo de VVerner Simon en gazeto el la jaro 1948 pri "La afrankmaŝi-
noj", kiu estas tre interesa. Per iu el la sekvontaj numeroj mi deziras
konigi al vi la tre interesajn faktojn, kiuj pruvas, ke Universala Posta
Unio oficiale rekonis uzadon de frankotipoj.
Ĉu poŝfaj E-stampoj en San Marino kaj Ateno??
La redaktoro pri tio deziras sciigojn. Pensu pri lio, ke nur dokumentitaj fraktoj
estas akcepteblaj.
LR
Prezidanto de la ELF/AREK-Klubo:
Ivar Paulsson, S-1 71 33 Solna, Algatan 3
Poŝtkonto: 51 57 85-4/1. Paulsson - Solna
Jarkotizo: 10 internaciaj respondkuponoj au egalvaloro. Sendu ĝin al la
prezidanto.
Redaktoro de la kluba informilo:
Rudolf Burmeister, DDR 90 Karl-Marx-Stadt, Wilhelm-Wolff-Str. 1, p.k.
30-95-39
Gravaj sciigoj:
Tiu ĉi numero estas la lasta, kiun ricevas tiuj membroj, kiuj ne renovigis sian
membrecon per pago de la kotizo.
☆
Bonvolu ŝanĝi la numeron de la antaŭa informilo al 35, kaj tiun de la antaŭlas-
ta al 34. Tiu ĉi informilo estas plenrajta posedanto de la numero 361 Ni petas
pardonon pro tiu erara numerado.
☆
La publikigon de viaj anoncoj ni daŭrigos per la sekvonta numero. Sendu viajn
dezirojn al I redaktoro.
☆
La plej freŝdata stampo estas tiu de la 6-a V E F en Budapesto. Uzita de
decembro ĝis januaro.
☆
S-ro Hirsch sciigas, ke li akiris stampon de Postkongreso en Ateno kaj de Kreto.
Mi dankas pro tiu informo kaj petas pluajn detalojn.
LR
8